世界语全译本:聊斋志异(全4册)
上QQ阅读APP看本书,新人免费读10天
设备和账号都新为新人

第6章 耳中人——LA HOMETO EN ORELO

Tan Jinxuan, instruitulo de Zichuan, pie kredis je spiritkonduka magio, pri kio li persiste ekzercis sin ĉu en vintro ĉu en somero seninterrompe. Tiel post monatoj li sentis sin verŝajne kun iom da sukcesoj.

Iutage kiam li ekzercis sin en kvieta sidado kun interkruciĝintaj kruroj sub si, li ekaŭdis en sia orelo parolon, tiel mallaŭtan kvazaŭ muŝzumo, ke "Licas rigardi!" Tamen kiam li malfermis siajn okulojn, li aŭdis nenion plu.

Sed li refermis siajn okulojn daŭrigante la kvietan sidadekzercon kun retenata spiro, li reaŭdis la samon. Li opiniis tion simptomo pri la sukcesa ellaboriĝo de sia magio kaj kaŝe sentis ĝojon en si. Kaj depost tiam, li ĉiam povis aŭdi la saman parolon foj-refoje kiam li dronigis sin en kvietan sidadon. Kaj li ekhavis la deziron, ke li respondu al la parolo kaj rigardu venontfoje kiam aŭdiĝos la parolo. La alian tagon, kiam reaŭdiĝis la parolo, li tuj respondis mallaŭte: "Jes, mi povas rigardi!" Post momento, li sentis, ke el lia orelo verŝajne io malrapide elrampas. Li subrigardis tra duonmalfermitaj okuloj kaj vidis hometon, kiu altis je tri coloj, kun aspekto kruela kiel feroca jakŝo[9]kaj turniĝadis surtere.

Tan sentis grandan miron kaj atente observis, kiel ĝi transformiĝos. Okaze najbaro venis por prunti ion kaj vokante frapis la pordon. Aŭdante la vokon, la hometo tre konsterniĝis, li rondkurisĉirkaŭ, kvazaŭrato ne povanta retrovi sian truon. Tiam Tan eksentis sin perdinta la animon kaj spiriton kaj li jam ne povis scii, kien forkuris la hometo. Ekde tiam li tuj malsaniĝis je frenezeco kaj kriadis tagnokte senripoze. Li resaniĝis iom post iom nur post duonjara kuracado.